
Če želite zapreti okno, kliknite na zgornji gumb. Navodila za uporabo slovarja so v meniju "Pomoč".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Pomoč: * ? Več ....
<loko1>
Piešťany estas bela kaj trankvila urbo, fama banloko, situanta nur 80 km de Bratislava kaj 40 km de Trnava. Distanco de la viena flughaveno (Schwechat) al Bratislavo estas ĉ. 45 km kaj la distanco de la budapeŝta flughaveno al Bratislavo estas ĉ 160 km.
Partoprenantoj loĝos en du- kaj tri-litaj ĉambroj de la studenthejmo, kiu estas rekte ligita kun la SES-ejo. Entute estas ĉambroj por 200 personoj. Ekzistas 2 kategorioj de ĉambroj: pli kaj malpli luksaj. Pli luksaj estas 2-litaj ĉambroj, kun propra duŝejo kaj necesejo. Malpli luksaj estas 2- kaj 3-litaj ĉambroj, kun komuna duŝejo kaj necesejo por 4 ĉambroj (10 homoj). En la aliĝilo elektu tipon de ĉambro. Krome estas ankaŭ eblo tendumi, se oni kunportos propran tendon.
Lernejo, kie okazos la programo, havas plurajn stud- kaj preleg-ĉambrojn kaj grandan salonon kun podio kaj projekciilo. Ankaŭ funkcios kafejo kun eblo aĉeti etaĵojn por trinki kaj manĝi. Eblos uzi sportan halon kaj muskoligejon.
La 5-etaĝa studenthejmo havas propran komputilejon kun reto; aldone eblas uzi ĉiuetaĝe sendratan reton por propraj porteblaj komputiloj. Plue troveblas TV-ĉambro, bilardo, tabloteniso. Proksime de la ejo troviĝas ĝisnokte malfermita manĝejo/trinkejo "Šport klub".